Kalvinana preĝejo (Sajókaza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Sajókaza
Kalvinana preĝejo en Sajókaza
Kalvinana preĝejo en Sajókaza
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sajókaza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia impona historia monumento en Hungario, en vilaĝo Sajókaza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika romanika kirko estis konstruita en la frua 13-a jarcento, post jardekoj oni konstruis turon. La malfrugotika sanktejo konstruiĝis en la 15-a jarcento. En la sekva jarceno la kalvinanoj akiris la konstruaĵon. En la 18-a jarcento oni metis pentritajn meblojn, predikejon kaj galerion konformajn al la kalvinismo. En la 2000-aj jaroj arkeologoj esploris la preĝejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola kaj ĉirkaŭas ĝin defenda muro. La fasado komenciĝas meze per kvadrata turo. Precipe la sanktejo gardis la originajn mezepokajn fenestrojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.