Kamĉatka provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Kamĉatka provinco en Rusio

Kamĉatka provinco (ruse Камчатская область) estis provinco de Rusio. Ĝi situas en la sudo de duoninsulo Kamĉatko. Proksimume 350.000 homoj loĝas sur 171.300 kvadrataj kilometroj. En 2007, la Kamĉatka provinco unuiĝis kun Korjakio kaj iĝis la Kamĉatka regiono.

Pli ol duono de la loĝantoj vivas en la ĉefurbo, Petropavlovsk-Kamĉatskij. Ekster tiu urbo la loĝdenso estas tre malalta. La plejparto de la loĝantoj estas rusoj, krome troviĝas indiĝenaj siberiaj popoloj: korjakoj kaj itelmenoj. La unuaj rusoj atingis la regionon en la 17-a jarcento. En 1740 oni fondis la nunan ĉefurbon.

Ekonomie plej gravaj estas ŝipkonstruado, fiŝkaptado kaj la ligna industrio. Ministoj produktas interalie karbon kaj oron. Venas pli kaj pli da turistoj, ĉefe al la vulkana kaj gejsera regiono, kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Urbo ruse loĝantoj
Petropavlovsk-Kamĉatskij Петропавловск-Камчатский 195.982
Jelizovo Елизово 40.547
Viluĉinsk Вилючинск 24.605
Kluĉi Ключи 7.100