Kampaneto
Kampaneto estas bastonmuzikilo el la gupo de la metalofonoj. Ĝi konsistas el vico de metalbastonoj respektive -platoj de malsamaj longecoj konvenaj al malsamaj tonaltoj. La ekfrapado okazas helpe de du marteloj. La instrumento similas do al ksilofono, vibrafono aŭ marimbo. La instrumento estas ŝatata kiel lerninstrumento en la elementa muzikedukado je muziklernejoj aŭ bazaj lernejoj.