Kandĥot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kandĥot
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 105 011  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 24′ N, 69° 18′ O (mapo)28.469.3Koordinatoj: 28° 24′ N, 69° 18′ O (mapo) [+]
Kandĥot (Sindo)
Kandĥot (Sindo)
DEC
Kandĥot
Kandĥot
Situo de Kandĥot
Kandĥot (Pakistano)
Kandĥot (Pakistano)
DEC
Kandĥot
Kandĥot
Situo de Kandĥot

Map

vdr

Kandĥot, urdue كندھ كوٹ‎‎, sinde ڪنڌڪوٽ‎ estas urbego en Pakistano, en provinco Sindo, en kantono de Kaŝmore. Kandĥot estas sidejo de distrikto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kandĥot situas sur ebenaĵo. Kaŝmore troviĝas 44, Sukur (Pakistano) 69, Karaĉio 434, Lahoro 620, Peŝavaro 678, Rawalpindi 700, Islamabado 712 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la brita dominado (1849-1947) multe da kanaloj konstruiĝis, la grundoj estis irigaciitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kandĥot estas komerca centro pri agrikulturaj varoj, laŭdire la dua plej granda grenmerkato de Azio. Ĉe Kandĥot estas malkovrita gastavolo en 1959. Tamen la produktado ne komenciĝis ĝis 1983 pro la malalta gasaĉetemo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,1%, iomete malpli, ol la tutlanda mezumo.

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
21 946 31 948 67 566 100 698
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Kandĥot kiel Kandhkot
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Kandĥot kiel Kandh Kot

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kandĥot situas laŭ fervojo Rawalpindi-Ĝakobabad, laŭ aŭtovojo Larkana-Peŝavaro. La plej proksimaj enlandaj flughavenoj funkcias en Sukur kaj Ĝakobabad.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Kandĥot la averaĝa temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas majo kun 34 °C, la plej malvarma januaro kun 14 °C. La jara precipitaĵo estas 191 mm. Septembre pluvas 90 mm, mezurebla kvanto ankoraŭ aŭguste, en la ceteraj monatoj nur simbole pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans