Kantono Bristol (Masaĉuseco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bristol (Masaĉuseco)
Mapo
Mapo de Masaĉuseco kun Bristol emfazita
Situo en Masaĉuseco
Situo de Masaĉuseco en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita
Ŝtato Usono
Subŝtato  Masaĉuseco
Ĉefurbo Taunton
Plej granda urbo New Bedford
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1.790 km²
1.440 km²
350 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

534.678
371 / km²
Retejo: www.countyofbristol.net
Nomita laŭ: Bristol (Rod-Insulo)
vdr

Bristol estas kantono de Masaĉuseco. Ĝi plenumas parton de la administraj funkcioj de la subŝtato por sia teritorio. Ĝia administra sidejo estas Taunton, sed kelkaj administrejoj estas en Fall River kaj New Bedford.

La kantono sude havas bordon al Atlantiko; tie situas la urbo New Bedford. Okcidente la Golfo de Narragansett etendas brakon (Mount Hope Bay) en la kantonon; tie situas la urbo Fall River.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la kantono estis parto de la brita kolonio Plymouth ĝis la 2-a de junio 1685, kiam estis kreita la kantono kaj nomita laŭ sia administrejo, urbo Bristol. En 1691 la kantono eniris la setlejaron Massachusetts Bay Colony.

En 1746 la urboj Bristol, Barrington kaj Warren estis donitaj al Rod-Insulo kaj formis tie samnoman kantonon. Tiel la masaĉuseca kantono perdis sian ĉefurbon, sed konservis la nomon.