Kantono Providence (Rod-Insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Providence (Rod-Insulo)
Mapo
Mapo de Rod-Insulo kun Providence emfazita
Situo en Rod-Insulo
Situo de Rod-Insulo en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 22-a de junio 1703
Ŝtato Usono
Subŝtato  Rod-Insulo
Ĉefurbo Providence (1703–1842)
Plej granda urbo Providence
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1.129 km²
1.070 km²
60 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2000:
 - Loĝdenso:

626.150
581 / km²
Nomita laŭ: dia providenco
vdr

Kantono Providence estas la plej norda el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ĝia plej granda urbo estas la samnoma Providence.

Providence estas la plej loĝata kaj plej dense loĝata kantono de Rod-Insulo, havante pli da loĝantoj ol la aliaj kvar kantonoj kune. Laŭ seka areo ĝi estas ankaŭ la plej granda kantono, sed laŭ la tuta areo ĝin superas kantono Washington, kies areo je pli ol 40 % estas akva.

Ĉar kantonoj de Rod-Insulo ne havas administran funkcion, Providence ne havas oficialan ĉefurbon. Ĝis 1842 la samnoma urbo estis ĉefurbo kaj sidejo de la kantona administrantaro.

La plej alta loko, Jerimoth, havas 247 metrojn kaj estas ankaŭ la plej alta loko de tuta Rod-Insulo.

La urboj de Providence

Urboj[redakti | redakti fonton]

Providence estas dividita al 16 urboj:

  • Burrillvile
  • Central Falls
  • Cranston
  • Cumberland
  • East Providence
  • Foster
  • Glocester
  • Johnston
  • Lincoln
  • North Providence
  • North Smithfield
  • Pawtucket
  • Providence
  • Scituate
  • Smithfield
  • Woonsocket