Kapelo Maria de la Neĝo (Pápoc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Maria de la Neĝo
Kapelo Maria de la Neĝo en Pápoc
Kapelo Maria de la Neĝo en Pápoc
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápoc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Dato de konsekro 2004
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Longo diagonalo: 9 m
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

Kapelo Maria de la Neĝo estas romkatolika rotondo, ankaŭ historia monumento en Hungario, en vilaĝo Pápoc. La kapelo havas grandan similecon kun Kapelo Sankta Jakobo (Ják). Malantaŭ la kapelo la iama monaĥejo kuŝas.

La monaĥejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la konstruaĵo estis konstruita en la 12-a jarcento. Oni ankaŭ supozas, ke tio estas identa kun la unua kirko de Pápoc. Depost konstruado de pli nova preposta kirko la unua kirko iĝis kapelo de la aŭgustenanoj dediĉita al Sankta Mikaelo. En 1698 dokumento raportas pri la kapelo, ke la interna pentrado estas plena. En la dua duono de la 18-a jarcento oni profitis la kapelon bierfarejo, sed pro tio okazis proceso en la Sankta Seĝo. En la sekvaj jarcentoj okazis ekzemple trameto de la enirejo, novaj fenestroj, kreo de baroka kupolo. En la 20-a jarcento la rotondo estis plurfoje renovigita. En 2000 la kapelo estis plene renovigita, post 4 jaroj konsekrita al Maria de la Neĝo.

Rotondo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa rotondo estas preskaŭ ronda, pli precize ĝi konsistas el 4 cirklaj segmentoj. Vasto de la muroj estas ĉ. 1 m. Inter la unua etaĝo kaj kupolo oklatera lanterno etendiĝas. En la kapelo la altara ŝtono estis farita en 1762.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

En 1359 oni konstruis unuetaĝan monaĥejon por la aŭgustenanoj. La konstruaĵo aliĝas al la kapelo, kiun jam la aŭgustenanoj profitis. Depost 1552 la monaĥejo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj. En la 1890-aj jaroj la monaĥejo estis trakonstruita. Baldaŭ ĝi estis lernejo. En 1973 la lernejo estis plene renovigita, post 2 jaroj arkeologoj trovis gotikan preĝejon. La monaĥejo nuntempe estas vilaĝa biblioteko kaj kulturdomo.

Pordo de la rotondo
Vido en la unua etaĝo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Arkitektaĵo en la rotondo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.