Kapelo Sankta Anno (St. Johann im Pongau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna kapelo en St. Johann im Pongau
interno
la malsupra etaĝo

La gotika Anna kapelo (germane: Annakapelle), situante norde apud la preĝejo dekanuja kaj paroĥa, en St. Johann im Pongau (Aŭstrujo) ,estis iam ostejo por restaĵoj el neniigitaj tomboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri duetaĝa preĝejo. La unua konstruaĵo datas de la 9-a jarcento kiu en la kuro de la tempo kovriĝis per fluganta tero. Pro tiu ĉ. en 1340 estiĝis dua etaĝo, la nuna kirka ĉambro. Laŭ konsekrada registro de episkopo Berthold Pürstinger, solenaĵo konsekra de du altaroj okazis fine de julio 1520 por la supra kaj malsupra ostejo (carnarium superius et inferius). En gvidlibro de 1856 legeblas: Der Altarstein enthält die Jahreszahl 1301. Sie hat einen schönen Altar von Wolf Flockhammer im Jahre 1623 gestiftet und zwei Glöcklein von 1627 und 1729.[1]

De 1623 ĝi estis sidejo de la Kristokorpa Fratio. Ĝis la fajrego de 1855 troviĝis en la malsupra kirkero altaro dediĉita al la 14 helpantoj en mizero. En 1855 detruiĝis krome eta firstotureto, kamparoj, freskoj. Pro ke ankaŭ la granda paroĥa kirko pro brulkonsumiĝo jam ne ekzistis, la kapelo devis servi kiel provizora paroĥa kirko. En la malsupra parto oni instalis la konstruejan forĝejon. En 1877 kelkaj fiuloj eĉ planis malkonstruon por havigi konstrumaterialon pri la septaro ĉirkaŭonta la preĝejon kaj la tombejon. Sed en 1882 okazis nova konsekro kaj ankaŭ nova kalvaria vojo estis prezentita.

Interno[redakti | redakti fonton]

La malsupran kirkon apogas frugotika krucripa volbo, dume en la supra kirko estas pli simpla reta ripvolbo el la 16-a jarcento. Ĝis la 1950-aj jaroj estis alkonstruita, tuj norde al la kapelo, legomvendkiosko kaj la malsupra kirko sevis kiel stokejo legoma. De 1962 la tuto restaŭriĝis laŭ monumentprotektadaj reguloj. La vitraloj estas de Ludwine Wildner-Eltz; la ronda vitralo okcidenta rakontas la forpelon de Zeĥarja el la templo de Jeruzalemo, la orienta havas motivon de Anno Triopa, sude oni vidas la geedziĝon inter Mario kaj la Sankta Spirito.

Kreis la altaron la salcburgano Heinrich Mayer el ŝtono de la ensalcburga Rainberg, dume la altartavolo estas el marmoro de Untersberg. Dekstre kaj maldekstre de la altaro estas statuoj de Domingo de Guzmán kaj de Katerino. Kirke estas ankaŭ skulptaĵo de la tempo de ĉ. 1530 sur kiu oni spektas imperiestron Henriko la 2-a kaj ties edzinon Kunigunda de Luksemburgo.

Ekde 1980 la restaŭradkostoj estis dividitaj inter la komunumoj romkatolika kaj luterana: sekve la kapelo ekpretis por utiligo fare de ambaŭ konfesioj. Tiam alvenis nova tegmento kaj iĝis remalfermo de malnova enirejo kaj refaro de la planko. Inter 1999 kaj 2000 la malsupra kirko kaj la ekstera fasado ĝuis renoviĝon. Tiam oni forigis la legomdeponejon, sekigis la internon, instalis plankan hejtadon kaj riparis la volbon. Ĉe la ekstera fasado estis muntita fresko de la karintia artisto Switbert Lobisser. La malsupra etaĝo ne uzatas por liturgiaĵoj sed ekz. por ekspozicioj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Moser (eld.): Das Stadtbuch St. Johann im Pongau. Salzburger Druckerei: Stadt St. Johann, 2005, ISBN 3-200-00481-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Altarŝtone legeblas la jardato 1301. Ĝi havas belan altaron donacitan de Wolf Flockhammer en 1623 kun du kampanetoj de 1627 kaj 1729.