Kapelo Senmakula Koncipiĝo (Zalaszántó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo Senmakula Koncipiĝo
katolika preĝejo • kapelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaszántó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Keszthely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kapelo de Senmakula Koncipiĝo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zalaszántó. Onidire tiu kapelo estas la plej malgranda hungara kapelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tombeja kapelo estis konsekrita en 1441 kune kun la proksima Preĝejo Sanktaj Kosmaso kaj Damiano (Zalaszántó). Komence ĝi estis simpla tombeja kapelo, sed dum la kontraŭturkaj bataloj la menciita preĝejo estis detruita, la restinta loĝantaro profitis la kapelon ankaŭ por mesoj. En la unua duono de la 19-a jarcento la kapelo estis trakonstruita. Tiutempe József Kopácsy donacis altaran bildon al la kapelo. En 2002 la kapelo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en mezo de la vilaĝo. En la fasado meze estas la enirejo, pli supre la kvadrata turo altiĝas. 5 ŝtupoj kuras al la enirejo. Apenaŭ estas diferecoj inter larĝeco de turo, navo kaj duonronda absido. La turopinto estas oklatera piramido. Arkeologoj konstatis, ke en tiu loko unue estis eble loĝdomo, poste oni konstruis antaŭ ĝin turon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.