Kapelo de Sitke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto preĝejo

La golgota kapelo de Sitke estas romkatolika Monumento historia (ekde 1988) en Hungario, en vilaĝo Sitke, en la iama vilaĝo Kissitke, sur monteto.

Historio

La kapelo apartenanta al la loka bienulo estis konstruita en 1871. Post la 2-a mondmilito la katolika eklezio transprenis la taskojn, sed konstante mankis financaj fontoj por la rekonstruadoj. Oni aranĝis en la kapelo nur gravajn festojn, baldaŭe ankaŭ tio ĉesis. Kelkfoje fulmoj faris ruina la konstruaĵon. Fine longe okazis subĉielaj ŝlagromuzikaj koncertoj antaŭ la kapelo, kiu renoviĝis plene el la koncertaj profitoj. La koncertoserio faris la kapelon tutlande fama.

Konstruaĵo

La konstruaĵo estas ĉirkaŭita per ŝtona muro, kie estas videblaj la haltejoj de la kalvaria vojo. La kapelo havas 2 turojn. Konata preĝeja pentristo faris la altarobildon.

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.