Karbunkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun karbunklo.
Ruĝa grenato, la plejofta speco de karbunkolo

Karbunkolo estas ĝenerala termino por ruĝa gemo, ofte grenato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La termino karbunkolo ne specifas la mineralan specion, sed ofte signifas grenaton. Plejofte, karbunkolo estas ruĝa; tamen, malofte oni parolas pri alikolora karbunkolo ­— ekzemple, unu el la noveloj de Sherlock Holmes fare de Arthur Conan Doyle titoliĝas La Adventuro de la Blua Karbunkolo (angle The Adventure of the Blue Carbuncle).

Karbunkolo en legendoj[redakti | redakti fonton]

Historie, la karbunkolo ofte signifis magian gemon, kapablan lumigi siajn ĉirkaŭaĵojn. Ekzemple, en la kimra versio de La Pilgrimado de Karolo la Granda al Jerusalemo kaj al Konstantinopolo (france Le Pèlerinage de Charlemagne à Jérusalem et à Constantinople), la gastiga litoĉambro de Karolo en la palaco de la Imperiestro Hugo en Konstantinopolo enhavas magian karbunkolon sur ora kolono, funkciantan kiel lampon.[1]

En la folkloro de ministoj en norda Ĉilio, la karbunkolo (hispane carbunclo) estas magia lumanta besteto, enhavanta oron aŭ gemon.[2]:130

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo karbunkolo devenas de la latina carbunculus, laŭlitere diminutivo de carbō “karbo”, pro la simileco al la ruĝa lumo de brulanta karbo; ĝi estas fakte sametimologia kiel la medicina termino karbunklo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Journey of Charlemagne to Jerusalem, and His Adventure with Hu Gadarn (angle).
  2. Montecino Aguirre, Sonia. (2015) “Carbunclo”, Mitos de Chile: Enciclopedia de seres, apariciones y encantos (hispane). ISBN 978-956-324-375-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]