Karismo (kristanismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karismo (el la greka χάρισμα, "charisma") devenas el la greka substantivo χάρις, "káris" («graco»). Malofta vorto en la profana klasika greko, kie signifas “donacon”, ĝi maloftas ankaŭ en la la greko de la Nova Testamento; fakte ĝi troviĝas nur en la epistoloj de Paŭlo kaj en la 1-a epistolo de Petro 4,1), sed grande gravas pro ĝia signifo kaj pro ĝia influo en la kristana teologio kie estis objekto kaj kaŭzo de sennombraj debatoj,[1]

Signifoj de karismo en la Epistoloj de Sankta Paŭlo[redakti | redakti fonton]

En iuj pasaĵoj “karismo” indikas savon de Dio manifestitan en Jesuo Kristo, dono [2] de la Eterna vivo [3], (Rm 5,15). En tiu kazo la esprimo aludas la senpapan, nekondiĉitan karakterizon de la dia Revelacio kiu estas antaŭkondiĉo de la dono de la dia savo: Dio estas kiu donas laŭ sia mizerikordo. Ankaŭ alia pasaĵo de la sama epistolo, 1, 29, kies estas menciata la donoj de Dio, referencantaj aparte al la historio de Israelo, havas similan signifon.

Karakteriza estas tamen la uzo de la termino en 1Kor (1Kor 12,4. 30.31) kaj en Rm 12,6 En tiuj kazoj la karismo ne estas la “senpaga savo en la eterna vivo”, sed la dono de vivo elspezita servante al la fratoj. Tielsence esprimiĝas ankaŭ la 1-a de Petro (4,10): “Laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio“ Greklingve: “ἕκαστος καθὼς ἔλαβε χάρισμα, εἰς ἑαυτοὺς αὐτὸ διακονοῦντες ὡς καλοὶ οἰκονόμοι ποικίλης χάριτος Θεοῦ”).

La donaco de la savo ne fariĝas en la kredo posedaĵo de unuopa kredanto, individua trezoro, sed fonto de donacoj. La kredanto ricevis la karismon de la graco por fariĝi mem kapabla donaci.

Kiuj estas tiuj donoj kaj tiuj servoj kiujn la kreanto estas alvokata donaci al la fratoj? neniam tio estas precize kaj kategorie establite en la Nova Testamento, Paŭlo liveras ekzemplojn, citas kazojn en la 1Kor 12 kaj en Rm 12: apostolado, sanigoj, profetioj, Glosolalio kaj la kredo mem por indiki vastan sortimenton de servoj. La vastan komunuzan signifon oni renkontas komparante inter si la epistolon al la korintanoj (7.7) kun la 1-a epistolo al Timoteo (4.14); en la unua kazo “karismo” indikas la familian kondiĉon en kiu la kredanto troviĝas (geedziĝo aŭ senedzeco, en la dua la specifan misiistan vokiĝon de Timoteo.

La kunteksto en kiu Paŭlo alfrontas tiun problemon estas kunteksto polemika: korintanoj estas certaj ke mem akiras la savon nur per tio ke la vivanta Sinjoro ĉeestas dum la kulto pere de lia Spirito. kaj ke tio transdonas al la kredantoj apartajn donojn. Ili ŝatas, tamen, ankaŭ manifestaciojn pli esceptajn kaj atentokaptajn ol la kulto, kiel la glosolaion, ĉar ĝuste tio ŝajnas evidentigi la potencon de la Spirito. La karismo estas interpretata ĉe korintanoj kiel dono videbla kaj eksterordinara.

Paŭlo celas korekti tiun opinion pruvante ke la donoj de la Spirito, nome la karismoj de la Sinjoro estas plurspecaj, komplementaj, sammaniere necesaj. La sama Spirito kiu sin manifestas en la ekstazaj fenomenoj sin manifestas ankaŭ en la karismo de la apostola agado kaj en tiu de la karitataj aktivecoj; la Sinjoro kiu parolas en la kulto aŭ en la vespermanĝo estas la sama Sinjoro kiu alvokis al senedzeco la apostolon kaj komunikas sian volon en tiu etika sinteno. Ĉiu karismo estas valida esprimo de la potenco de Kristo, sed neniu karismo povas opiniigi ke mem estas la sola instrumento de la Spirito aŭ instrumento privilegiitaj.

La argumento de Paŭlo fondiĝas sur la ekzemplo de la homa korpo, en la de kazoj de la epistolo al la Romanoj kaj al Korintanoj, sed per du starigoj iomete malsamaj. En “al la Romanoj” la apostolo remenorigas ke en la homa korpo estas bezonataj multaj membroj por ke ĝi plenumu sian funkcion, ke la efiko de organismo estas rezultigita per la konkordo de ĝiaj partoj (12,12-31): vi do estas la korpo de Kristo (27) signifas ke oni estas en la kredo organika unueco de servoj. En la parolado kun la Romanoj elmerĝas penso multe pli alta kaj ampleksa. La vivo kaj la potenco de Kristo manifestiĝas al la mondo en la realo de konkorda komunumo kunigita per la ligo de la agapo. Ili manifestiĝas, tamen, plenefike nur en la unueco kaj totaleco de la karismoj agantaj en tiu komunumo.

Vi estas la korpo de Kristo referencas al la korintana komunumo sed ne per sumo de la kredantoj, spite de ilia kuniĝo en la nomo de Kristo, sed ĉar sumo de donoj, de karismoj, de la vokiĝoj de tiu komunumo. La Eklezio ne estas korpo de Kristo en si mem kaj por si mem: ĝi estas tia nur per sia kapablo korordigi siajn vokiĝojn kaj siajn karismojn por la servo al la Sinjoro.

Klasfikado de la karismoj[redakti | redakti fonton]

La teologio engaĝiĝis malkovri, priskribi kaj sistemigi la karismojn menciitajn en la Skriboj. Jen listo:

  1. Karismoj ligita al aloreĝado:
    1. paroli anĝellingve (glosolalio);
    2. paroli nekonatajn homajn lingvojn de la parolanto mem (fremdglosolalio);
    3. [[Kanti anĝellingve;
    4. preĝado;
    5. [larmo|larmoj]].
  1. Karismoj ligitaj al proklamado de la Vorto:
    1. admono;
    2. invito al la konvertiĝo;
    3. instruado;
    4. kredo;
    5. profetio;
    6. interpreto;
    7. trovi la taŭgan biblian eron;
    8. vizioj;
    9. sonĝoj.
  1. Karismaj ligitaj al la praktikado de la karitato:
    1. kompato;
    2. akcepto;
    3. porpeto;
    4. sanigo.
  1. Karismoj ligita al spirita gvidado:
    1. sciovorto;
    2. saĝovorto;
    3. komprenkapablo pri la spiritoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leonardo Boff, Chiesa: carisma e potere, Collezione Ricerche teologiche, Roma, Borla, 1983
  • Gotthold Hasenhuttl, Carisma, principio fondamentale per l'ordinamento della Chiesa, Bologna, EDB, 1973.
  • Francis MacNutt, Il carisma delle guarigioni, Bari, Edizioni paoline, 1978
  • Mario Midali e altri, Il carisma della vita religiosa dono dello Spirito alla Chiesa per il mondo, Milano, Ancora, 1981.
  • Arturo Cattaneo, La Varietà dei carismi nella Chiesa una e cattolica, 2007, SBN/EAN 9788821559303

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Problemo diskutita estis: Ĉu la dotita per dia karismo ĉu kaj kion devas obei al la Eklezio?
  2. Ĉu prefereblas donodonaco? En tradukitaj eroj de la kateĥismo de la Katolika Eklezio estas preferata “dono” kvankam la esperanta Biblio uzas “donaco” (vidu ekzemple: 160. Kio kaŝiĝas sub la nomo “karismoj”? (799-801) La karismoj estas specialaj donoj de la Sankta Spirito elverŝitaj al apartuloj por la bono de homoj, por la bezonoj de la mondo kaj precipe por la edifo de la Eklezio, al kies Instrutasko estas komisiita prudenta juĝo pri ili.
  3. Kutime en kristana kaj biblia lingvaĵoj eterna vivo signifas vivo kun Dio