Karl Jatho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Jatho
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1873 (1873-02-03)
en Hanovro
Morto 8-an de decembro 1933 (1933-12-08) (60-jaraĝa)
en Hanovro
Tombo Engesohde city cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Karl Jatho
Okupo
Okupo inventistopiloto
vdr
La flugilo nomita „Jatho-Drachen“ antaŭ la ekflugo, 1903

Karl JATHO (* 3. Februar 1873 en Hannover; † 8. Dezember 1933 tie) estis germana flugpioniro kaj la unua, kiu sukcese flugis helpe de motoro.

Jatho konstruis sian flugaparaton dum 1896 en budo en Hannover. Malkontenta pri sia unua flugo kaj maltrankviligita per la morta akcidento de Otto Lilienthal dum la sama jaro li daŭre laboris pri plibonigoj de sia aparato.

Je la 18-a de aŭgusto de 1903, kvar monatoj antaŭ la unua flugo de la Fratoj Wright, li faris flugon kun motorpovumo en la Vahrenwalder Heide ĉe Hannover kiu estis konfirmita de kvar atestantoj helpe de notario. Lia flugilo estis biplano kun 36 m² planeo, havis motoron de 12 ĉevalpovumoj. Ĝi flugis ĉ. 20 m de distanco, ĉ. 30 cm super la grundo. Tri monatojn poste li sukcesis flugi 80 metrojn en alteco de 2,70 m.

Kiel videbla en la foto, la flugilo havis gravajn mankojn:

  • la aloj estis tute ebenaj, ne havis profilon. Tio donis nur malmultan portantan forton.
  • nur la malsupra surfaco estis kovrita. Sur la supra surfaco estis latoj, kiuj havis bremsantan efikon.
  • mankis stirigiloj.

Li fondis firmaon Hannoversche Flugzeugwerke. Tie estiĝis plibonigitaj modeloj, i.a. "Jatho 2" dum 1907 kaj „Stahltaube“ dum 1911, kun kiu Jatho flugis tiam ĉirkaŭ Hannover. La firmao ne sukcesis, ĉar la armeo ne interesis pri tio kaj pri flugista lernejo. Tial ili estis ambaŭ finigitaj en 1914.