Karlo la 2-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 2-a de Hispanio

Karlo la 2-a (hispanlingve Carlos Segundo) (naskiĝis la 6-an de novembro 1661 - mortis la 1-an de novembro 1700) estis reĝo de Hispanio, de Napolo, de Sicilio, de plejmulto el Italio kaj de la vasta hispana kolonia imperio, etendiĝinta ekde Meksiko ĝis la Filipinoj. Karlo estis la sola postvivinta filo de sia habsburga patro kaj antaŭulo, Filipo la 4-a kaj de sia patrino, Mariano de Aŭstrio. Lia naskiĝo ŝajnis kiel tre favora evento al la Hispanoj, ĉar tio evitis eblan heredan disputon.

En la historio de Hispanio, Karlo la 2-a estas konata kiel El Hechizado (la malbenita), pro popola kredo (kion Karlo mem kredis) ke siaj korpaj kaj intelektaj mankoj devenis de sorĉarto, kvankam la vera kaŭzo ŝajnas hodiaŭ okulfrapa : seninterrompaj edziĝoj inter la samaj reĝaj familioj en Eŭropo dum pluraj jarcentoj ofte generis tiajn degeneritajn idojn.

Karlo la 2-a estis la lasta habsburga reĝo de Hispanio. Lia morto sen heredanto estis la kaŭzo de la milito de hispana sukcedo (1701 - 1714).


Antaŭe:Reĝo de HispanioPoste:
Filipo la 4-a1665 - 1700Filipo la 5-a