Karmelana Baziliko de Keszthely
Karmelana baziliko Terezo el Lisieux estas Malgranda baziliko (apude monaĥejo) en Hungario, en urbo Keszthely.
Bazaj informoj
Historio
En 1927 karmelanaj monaĥoj alvenis, kiuj fondis monaĥejon kaj komencis konstrui ankaŭ preĝejon. Tiu pretiĝis en 1938. Inter 1950-1989 agado de la karmelanoj estis malpermesita, sed la preĝejo funkciis. En 1989 papo Johano Paŭlo la 2-a donacis rangon malgranda baziliko al la preĝejo.
En la baziliko ĥoro funkcias. Estas notinda, ke rande de Keszthely (nomata Fenékpuszta) la romianoj konstruis tiutempan bazilikon.