Kasiopeo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kasiopeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Cefeo
Infanoj Andromedo
vdr

Kasiopeo, laŭ greka mitologio estis reĝino de Etiopio, edzino de Cefeo kaj patrino de Andromedo.

Iam Kasiopeo aŭdacis kompari sian belecon al tiu de la nereidoj el la akompanantaro de Neptuno. La dio, tre furioza, lanĉis kontraŭ la regnon de Cefeo monstron nomata Keto. Cefeo, preskaŭ senespere, konsultis la oraklon de Amono. La oraklo diris, ke por trankviligi la dion, la reĝo oferu al monstro la belan Andromedon. Perseo savis ŝin kaj mortigis la monstron.

Kasiopeo, Cefeo, Andromedo, Keto kaj Perseo estis transformitaj en konstelacioj (Keto estas la konstelacio Baleno).