Kastelo Aspel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Aspel
monaĥejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 46′ 23″ N, 6° 25′ 59″ O (mapo)51.7736.43292Koordinatoj: 51° 46′ 23″ N, 6° 25′ 59″ O (mapo)

Kastelo Aspel (Nordrejn-Vestfalio)
Kastelo Aspel (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Kastelo Aspel
Kastelo Aspel
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Kastelo Aspel
Vikimedia Komunejo:  Haus Aspel [+]
vdr
Kastelo Aspel, nordorienta vidaĵo

Kastelo Aspel estas kastelo en Haldern, urboparto de Rees en la Distrikto Kleve, kiu ekde 1850 estas en la posedo de la monaĥina ordeno kaj estas uzata kiel monaĥinejo. La domo troviĝas tri kilometrojn nordoriente de Rees en malseka malaltaĵo ĉe la Aspeler Meer, restaĵo de iama meandro de Rejno. Ĝi elkreskis el alt-mezepoka kastela teramaso, kies monteto apartenas al la plej grandaj kaj plej bone konserviĝintaj ĉe la regiono Malsupra Rejno.[1]

La kastelo estis preskaŭ ĉent jarojn posedaĵo de Familio de Wittenhorst-Sonsfeld, kiu siatempe novkonstruigis la ruiniĝintajn domojn en 1722. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj pliamleksiĝinta kaj moderniĝinta, la nuna domensemblo konsistas el barokaj kaj novbarokaj loĝdomoj same kiel novgotika monaĥopreĝejo. La domoj ne estas viziteblaj interne, nur la preĝejo kaj la eksteraĵoj de la monaĥinejo estas malfermaj por vizitantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. Wroblewski, A. Wemmers: Theiss Burgenführer Niederrhein, 2001, p. 21.