Kastelo Hue de Grais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Hue de Grais

manor estate
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 24′ 7″ N, 10° 44′ 11″ O (mapo)51.4020210.736325Koordinatoj: 51° 24′ 7″ N, 10° 44′ 11″ O (mapo)
Kastelo Hue de Grais (Turingio)
Kastelo Hue de Grais (Turingio)
DEC
Kastelo Hue de Grais
Kastelo Hue de Grais
Situo de Kastelo Hue de Grais
Kastelo Hue de Grais (Germanio)
Kastelo Hue de Grais (Germanio)
DEC
Kastelo Hue de Grais
Kastelo Hue de Grais
Situo de Kastelo Hue de Grais
Map
vdr

Kastelo Hue de Grais (germane Schloß Hue de Grais; konata ankaŭ kiel kavalirbieno Neuwilckesches Rittergut) estas kastelo en Wolkramshausen, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj spuroj estas de 1680. Ĉirkaŭ 1720 laŭ komisio de Ludwig von Wilcke (1653–1725) la tuto konstruitis. Jam inter 1752 kaj 1754 sekvis alikonstruado dum kiu ŝanĝiĝis ankaŭ la horizontala projekciaĵo. La interno barokiĝis; denove estis Wilke la komisiinto. En 1826 estis la posedanto Achill grafo Hue de Grais. Post la morto de la grafino Elsa Hue de Grais la kastelo estis vida. Ekde 1980 faritis restaŭradlaboroj ĉe konstruaĵo kaj parko fare de Kulturligo de GDR. Post la Turniĝo la nunaj posedantoj jam gvidis la restaŭradon. En 1997 la kastelo redonitis al la heredantaro Hue de Grais (Manfred Werthern).

Konstruaĵo kaj bieno[redakti | redakti fonton]

La triala bieno kun duetaĝa baroka sinjorejo en simpla framskeleta konstrustilo dominas la agrikulturajn flankajn ejojn. La interno dokumentas estetikan senton el la tempo de Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio). Lia portreto pendas en la manĝoĉambro. Artistoj el Dresdeno ofte estis surloke, ĉar Wilcke estis kolonelo en Dresdeno. Disde la strata flanko ĉirkaŭas la malantaŭan korton la ekonomiaj ejoj kaj latkrado la en 1992 finrestaŭritan parkon. En ĝi troviĝas akvaj areoj kaj fontano, heĝo, terasoj kaj pergoloj inter multaj aliaj aferoj. La parko tamen ne plu samas al la iama aranĝo de 1720 ĉar ĝi ege ŝanĝiĝis (i.a. dum GDR-tempo).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Hue de Grais en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]