Kastelo Tannenfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schloss Tannenfeld
Kaduka porpacienta kusiĝhaleto
Vido disde Kastelo Posterstein; bone rimarkatas la altebenaĵo sur kiu situas Tannenfeld-kasteleto

Kastelo Tannenfeld (germane: Schloss Tannenfeld) estas malgranda malfrubaroka kastelo kun pejzaĝa parko, somera rezidejo sur altebenaĵo de dukino Dorothea von Kurland, en Löbichau (ĝis 1950 en Kleinstechau,, Germanujo). Aĉetis ĝin por ŝi en 1794 la regna grafo Johann Friedrich von Medem. Kune kun la najbara Kastelo Löbichau, kiu same akiritis en 1796, ĝi formis ĝis 1821 muzejon kien kunvenis multaj elstaruloj. Ene ankoraŭ konserviĝas secesistilaj aferoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ onidiroj Tannenfeld estis estinta iam propra kavalira rezidejo kun apuda samnoma, mezgranda vilaĝo detruite iam dum iu milito. Pruvoj prie tamen ne ekzistas. Kiam Tannenfeld venis en la manojn de la posedantoj de Kastelo Löbichau malklaras. La unua mencio de Tannenfeld estis ĉiuokaze en 1181 en registro pri dekonoj de la benediktana Abatejo Posa (apud Zeitz).

La longa, rektangula komplekso kastela ekkonstruitis en 1795 laŭ la plano de itala arĥitekto kun flankaj elstaraĵoj kaj sude kun plusa meza antaŭen elstaraĵo, tegmento masarda kaj groptegmento. Dorothea preferis restadon en Löbichau dume Tannenfeld preferitis fare de la plej maljuna filino Dorothée, ekde 1809 la edzino de Edmond de Talleyrand-Périgord (nevo de la fama franca ministro Charles-Maurice de Talleyrand).

En 1899 akiris la kuracisto Arthur Tecklenburg, disĉiplo de la en najbara Jena docentinta Otto Binswanger la bienon por starigi surloke modernan sanigejon kaj flegejon psikiatrian-neŭrologian. Tie restadis inter februaro 1912 kaj julio 1913 la juna Hans Fallada. Aliaranĝo de la komplekso fariĝis en 1899 kaj en 1911 alvenis alkonstruaĵo kaj eta parko laŭ franca stilo suden. Tecklenburg faris de la tuto belegan kuracejon "Kurhaus Tannenfeld" starigante litejojn kaj vilaojn (Tannegg/la iama sinjora domo de 1790 restaŭrite en 1982; Planegg; Talegg-Waldegg). La domo Haus Brunegg servis ekde 1910 kiel akceptejo kaj loĝejo de la klinikestro. En 1905 fartitis ekonomiaj ejoj kaj akvoturo kaj en la 1920aj jaroj aldonitis enparke du kuŝiĝhaletoj.

Posteulis Tecklenburg-on la bofilo Lemmer. Post ties morto kaj ŝtatigo kastela sub la sovetia okupado la domoj venis en 1949 en la manojn de la Asekurkompanio sociala de Turingio. Inter 1951 kaj 1985 ene estis fakkliniko pri neŭrologio kaj psikiatrio. Post la retiriĝo de direktoro Rolf Schubert la tuto fake ŝanĝiĝis pro manko de kapabla posteulo direktora. Sekve venis enen resanigcentro por suferantoj je malsanoj koraj, je perturboj en la sanga cirkulado kaj je reŭmatismo. Fine ĝi servis kiel oldulejo. Ekde 2002 ĉesis ia kastela funkcio; ja konserviĝis la allogeco de la parko malgraŭ neglektiĝo. En 2017 la tuto venditis al grupo da investintoj planantaj starigi flegejon por demenculoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La 15 hektarojn granda, tripartita parko kun maloftaj arbospecoj ankaŭ novigitis kaj ekde 1908 iĝis novplantado de multaj azaleoj kaj rododendroj. Meze de la parko, kiu transiĝas je kverkarbaro nordokcidente, estis nordoriente idilieca lageto kun insulo kaj transfluanta torento. Sude troviĝis florbedoj. Enparke estis ankaŭ eta scenejo por teatramantoj. De la altebenaĵo oni povas ĝui belvidon je la proksimaj vilaĝoj, la urbo Schmölln kaj je la Ercmontaro. Hodiaŭ la parko daŭre ŝatatis por promenadoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen Thüringen. Band 4, Regensburg 2011, ISBN 978-3-7954-2501-2, p, 304-305
  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, 2-a eldono, Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1210-1211

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]