Kastelo Zichy (Óbuda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kastelo Zichy [ziĉi] estas baroka konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Óbuda. Interne ĉefe muzeoj funkcias. Ĝi estas historia monumento.

Bildoj pri Kastelo Zichy
Kastelo Zichy
Kastelo Zichy
Balkono en Kastelo Zichy
Ĉefenirejo de Kastelo Zichy
Ekstera apartenaĵo de Kastelo Zichy


Geografio[redakti | redakti fonton]

La kastelo etendiĝas proksime al la Danubo ĉe Árpád-ponto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Óbuda iĝis apartenaĵo de grafa familio Zichy en 1695. La familio konstruis kastelon inter 1746 kaj 1752, sed la apudaj flankaj konstruaĵoj nur inter 1754 kaj 1757. En 1766 vidvino Zichy redonis al la ŝtato la plenan bienon, rekompence ŝi ricevis dumvivan renton. En la 19-a jarcento la konstruaĵo estis nur stokejo de vestaĵoj. En la frua socialismo oni interne trakonstruis ĝin loĝejoj. La ĉefa konstruaĵo en 1974 plene renoviĝis kaj funkciis plu kulturdomo.

Nun interalie muzeoj pri Lajos Kassák, Victor Vasarely kaj Óbuda estas videblaj. En la interna korto oni aranĝas diversajn somerajn subĉielajn koncertojn, krome estas videbla restaĵo de mezepoka kirko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]