Kastelo de Ivánc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Ivánc (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Sigray) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Ivánc.

Kastelo de Ivánc
Kastelo de Ivánc

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Sigray havis en la vilaĝo nobeldomon, kiu en 1580 estis forlasita pro la kontraŭturkaj bataladoj. En 1767 (laŭ alia informo en 1745) la aktuala familiano konstruis barokan kastelon, sed oni profitis la restintan fundamenton kaj ŝtonojn. Ĉirkaŭ en 1870 ekstere, en 1920 interne la kastelo trakonstruiĝis. Supozeble tiutempe estis konstruita ankaŭ la tiel nomata malgranda kastelo. En komenco de la socialismo la ŝtato prenis la kastelon (tio estis ŝtatiĝo), ekde 1951 gemaljunuloj kaj handikapuloj vivas interne. Ili partoprenas en zorgado de la parko, krome en bredado de pluraj hejmbestoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj kaj kelo situas sola en parko. La konstruaĵo preskaŭ estas simetria, sed plene rompas la simetrion la dekstra iama kapela enirejo.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estas protektata ekde 1986. En la parko kreskiĝas maloftaj arboj, sed la plej menciinda estas la plej granda liriodendrono de Hungario. Krome estas pluraj kverkoj, platanoj, pinoj, fagoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.