Kastelo de Pilis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Pilis

Aerfoto pri la kastelo en Pilis

Aerfoto pri la kastelo en Pilis
kastelo
Geografiaj informoj
Lando Hungario Hungario
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Konstruita ĉirkaŭ 1710 aŭ 1720
vdr

La kastelo de Pilis (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Beleznay–Nyáry) estas baroka historia monumento en Hungario, en urbo Pilis.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko la familio Beleznay konstruis barokan imponan kastelon en la unua duono de la 18-a jarcento. Menciindas 2 gastoj: Maria Tereza de Aŭstrio (samtempe hungara reĝo) kaj József Kármán. En nekonata jaro la familio Nyáry [njAri] aĉetis ĝin. En 1944 la kastelo estis armea hospitalo de la Ruĝa Armeo. Iom poste Hungario ŝtatigis la konstruaĵon, poste ĝi estis fraŭlina internulejo, pli poste edukejo, nuntempe bazlernejo kun internato.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo situas sola en granda parko. La konstruaĵo formas U-majusklon. Inter la teretaĝaj aloj meze situas la unuetaĝa ĉefparto. Ĉe renkontiĝo de la aloj kaj ĉefparto po unu kvadrataj turoj altiĝas. La turpintoj estas bulbofomaj. La aloj kun la ĉefparto limas internan korton. Iam en la dekstra alo loĝis la servistoj, en la maldekstra alo estis la staloj, nuntempe tie estas la kuirejo kun manĝejo kaj administrejo.

Parko[redakti | redakti fonton]

Krom la menciita kastelo estas ankaŭ 3 artefaritaj lagoj. El ili en du meze estas insuletoj. En la parko estas ankaŭ domo (kvazaŭ maŭzoleo), kie kuŝis la iamaj kastelposedantoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.