Katalin Kamarás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Kamarás
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1953 (1953-06-12) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo fizikisto • kemia inĝeniero
vdr

Katalin Kamarás [kamarAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kamarás Katalin estas hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2010, ordinara en 2016) de Hungara Scienca Akademio.

Katalin Kamarás [1] Arkivigite je 2014-04-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de junio 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Kamarás ricevis diplomon en 1976 en Universitato Eötvös Loránd. Ŝi eklaboris en fizika esplora instituto en 1976. Ŝi atingis la sciencan gradon PhD en 1979, ŝi doktoriĝis en 1991 antaŭ la akademio, en la sekva jaro MD em Baltimore, Dsc en 1996. En 2000 ŝi profesoriĝis en la teknika universitato en Budapeŝto. Ŝi oficiale vizitis universitatojn en Gainesville (Florido), Stuttgart, Groningen Pittsburgh, Lausanne, Riverside (Kalifornio). Ŝi okupiĝis precipe pri solidstata fiziko. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1980-2002.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Impurity Effects in Organic Charge-transfer Salt Qn(tcnq)2 (1977)
  • Nonlinear Hall-effect IN K0.3moo3 Due TO The Sliding of Charge-density Waves (1986)
  • Infrared spectra of C60 and (Ph4P)2C60 crystals (1995)
  • Distortion and orientation of fulleride ions in A(4)C(60) (2004)
  • Fullerene-driven encapsulation of a luminescent Eu(iii) complex in carbon nanotubes (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.