Katedralo de Santandero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo de Santandero

La Katedralo de Santandero estas gotika katedralo en la hispana urbo Santandero (ĉefurbo de Kantabrio) konsekrita al Ĉielenpreno de Maria. Oni konstruis ĝin inter la 13-a kaj 17-aj jarcentoj. Ĝi konsistas el du etaĝoj (unu super la alia) kaj unu klostro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tereno de la katedralo ampleksas diversajn historiajn konstruaĵojn. Oni unue konstruis sur antikva monaĥejo kaj uzis la lokon kiel abatejon. De la 8-a jarcento oni konservis en la loko la relikvojn de la sanktuloj Sankta Emeterio kaj Sankta Celedonio, devenaj de Calahorra (Rioĥo). Oni konstruis la unuan etaĝon en la 12-a jarcento. Ĝi iĝis kapitula kirko en 1131, laŭ ordono de la reĝo Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio. La rekonstruon de la nunaj konstruaĵo komencis la reĝo Alfonso la 8-a, kiam la urbo Santandero ricevis foruo-rajtojn. Oni konstruis la supran parton de la konstruaĵo ĉirkaŭ la fino de la 12-a jarcento kaj komenco de la 14-a jarcento. Poste, oni alkonstruis gotikan klostron.

En 1754 oni kreis la diocezon de Santandero kaj la tiama kapitula kirko iĝis katedralo, laŭ ordono de la papo Benedikto la 14-a. Tiam ĝi iĝis ĉefa sidejo de la episkopujo de Santandero.

La katedralo suferis gravan dikfeton pro la dinamita eksplodo de la vaporŝipo Cabo Machichaco en 1893. Kvankam ĝi sukcese vivis tra la Hispana Enlanda Milito, ĝi ankoraŭ suferis gravan difekton pro la incendio de Santandero de 1941. Oni rekonstruis kaj ampleksigis ĝin en 1942 kaj ree en 1953.