Katenmazuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazur Kajdaniarski
E-titolo Katenmazuro
Publikigo 1899
Tekstisto Ludwik Waryński
vdr
Ludwik Waryński, la aŭtoro de la teksto
10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo, kie la teksto estis verkita

Katenmazuro (pole Mazur Kajdaniarski) – poemo (poste kanto) de Ludwik Waryński, verkita kunlabore kun aliaj malliberuloj, en la jaroj 1885-1886 en la 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue presita en la varsovia socialista gazeto Robotnik (numero 31 el la 4-a de junio 1899) laŭ iniciato de Józef Piłsudski kaj kun lia informa noto. Ĝi ne estis tiutempe populara kaj aperadis ĉefe kiel poemo. La unua melodio estis el Podolia Mazuro de Maurycy Gosławski, sed poste oni ekuzis pli seriozan melodion uzatan por teksto de Wincenty Pol (Fratoj, datreveno, do laŭkutime)[1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La titolo elvokas la bildon de katenita malliberulo de la cara reĝimo. La vortoj Dancu vigle, ĝoju nune / Varsovi’ kaj Karo montras la sintenon de Waryński pri revolucia kunlaborado kun la rusa proletaro, kiun li subtenis, male al la plimulto de tiuepokaj polaj revoluciuloj (Karo, Kara estis la plej granda malliberejo por rusoj suspektataj pri subtenado de revoluciaj ideoj, kiu troviĝis ĉe la rivero Kara Darja en la transbajkala provinco). La mazuro heredas la tradiciojn de romantikaj patriotaj kantoj, samtempe prezentante kontraston inter romantikismo kaj la proleta konscio. Laŭ ĉi tiu kunteksto ĝi estas romantika revolucia kanto agitanta al agado. Laŭ Waryński mazuro estis la nacia pola danco, kiu simbolis la fidelecon de la popolo, kaj estis plenumata de firmaj, fortaj batalantoj[1].

La melodio heredita de Gosławski estis gaja, vivoplena, popoleca kaj optimisma – simila humoro regas en Katenmazuro. La melodio de mazuro ofte akompanis la tekstojn de ribelaj kaj revoluciaj poemoj. Tre simila al la kanto de Waryński estas Min kondamnu juĝantaro de Adam Mickiewicz[2] – ambaŭ kantoj prezentas profetan optimismon, kiu estis tre necesa en la antaŭsento de malfacila estonteco – ekzilo en Siberion. Ĝi donis ankaŭ la kredon je la senco de oferoj[1].

La funkcio de la katenoj en la kanto estas nekutima – ili fakte estas muzikiloj, ludantaj ĝojan, optimisman muzikon de la morgaŭo. La dancantoj, vestitaj per "balaj kostumoj" (vestoj de la ekzilitoj), estas invititaj al balo en "palaco" (malliberejo, terkabano, Karo). Tial la kanto manifestas heroecon de homoj, kiuj ne malhonoras sin per malkuraĝo aŭ timo je morto[1].

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Katenmazuro estis tradukita en Esperanton kaj publikigita en Proletaria Kantaro de SAT, 1924. La tradukinto estas nekonata[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Bogdan Zakrzewski: Czegóż chcą oni? Wiersze i pieśni w kręgu Wielkiego Proletariatu, KiW, Warszawa, 1989, s. 42–56, (ISBN 83-65-11362-0).
  2. Min kondamnu juĝantaro en Vikifontaro
  3. Katenmazuro en Vikifontaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]