Kazincbarcika

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazincbarcika estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Kazincbarcika, kies centro estas.

Urbocentro de Kazincbarcika

Geografio

Kazincbarcika situas en valo, en dekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Putnok. Ĝi kontaktiĝas kun Sajószentpéter, Edelény estas proksime.

Historio

Dum la historio laŭ la valo de Sajo vilaĝoj troviĝis en la loko de la nuna urbo. Sajókazinc estis menciita unufoje en 1240. Estis nenio sanĝo ĝis mezo de la 19-a jarcento. En la najbara vilaĝo Barcika oni trovis karbonon, en ambaŭ vilaĝoj la industrio aperis. Granda evoluo okazis dum la socialismo, la vilaĝoj unuiĝis en 1947, ĝi iĝis grandvilaĝo en 1948 kaj urbo en 1954. La plej granda uzino estas Borsod Kemia Kombinato. Iom poste proksima vilaĝo Berente aliĝis kaj en 2000 denove iĝis memstara. Post 1980 la minado kaj la industrio forte krizis, nuntempe la Kombinato funkcias.

Nova kvartalo en Kazincbarcika

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj