Kelta setlejo de Biberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kelta setlejo de Biberg (germane: Keltensiedlung am Biberg) troviĝis sur insula monto ĉe Kehlbach, urbokvartalo suduesta de Saalfelden, Aŭstrujo, inter la montoĉenoj Steinernes Meer kaj Leoganger Steinberge. Biberg havas montan supron de ne tute 70 metroj kiuj pro ŝtonrompeja funkcio inter 1927 kaj 1957 kvazaŭ komplete perdiĝis.

Trovitaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elfosadoj arkeologiaj regulaj ne fariĝis sed la trovitajn aferojn oni kolektis kaj donis al Salzburg-Muzeo Salcburgon kie ĉiuj konserviĝis ankaŭ nun. Tiaj aferoj datumas grandparte el la meza kaj malfrua La-Tène-epoko (de ĉ. 280 a.K. ĝis la jaro nul). Ĉefe temas pri argilceramikaj rompitaĵoj kun kombilaj ornamaĵoj respektive pri feraj instrumentoj (hakiloj, ĉiziloj, boriloj, tranĉiloj, forĝistaj iloj). El ili oni rajtas konkludi pri viglaj komercaj kontaktoj kun regionoj sude de la Alpoj.

cerva figuro de ĉe Biberg, 275-15 a. K.

Elstara trovitaĵo faritis en 1942, nome Hirsĉ vom Biberg, ne tute 11 centimetrojn alta bronza statueto el la 2-a aŭ 1-a antaŭkristaneraa jarcento.[1] La cervo estas ekleviĝanta. La prahistoriisto Martin Hell estis akirinta ĝin por sia privata kolekto kaj postmorte ĝi venis en 1975 Salcburgon. Dum la granda prikelta ekspozicio de 1980 en Hallein ĝi spekteblas de ĉiuj. Havas la besto ramuro sespinta. Trueto kun spuroj de rezino supozigas ekziston de tie fiksita vosto (el haroj?). Ĝia alteco estas de 10,8 centimetroj: ĉu ekzistas kunteksto kun la kelta dio Cernunnos neklaras.

La tribo de la Ambisontoj (keltoj alpaj) menciatas dufoje, sur Tropaeum Alpium de ĉe La Turbie kaj en la Urbo sur monto Magdalensberg. Eble troviĝas ilia centro tie ĉi sur Biberg. La Biberg-setlejo, eble en la rolo de sanktejo, utiligitis ĝis la tempo de la romiiĝo.

Aliaj sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Post okupiĝo fare de la romianoj Biberg estis fortikigata per muro en formo de plurlatero.[2] Dum la mililtoj de la Markomanoj starigitis en la jaro 175 interne turo kun murodikeco de 1,65 m. Ja konserviĝis aĵoj el tiu ĉi tempo. En la baseno de Saalfelden la kelto-romia enloĝantaro el la tempo de la migrado de nacioj sen ĝenoj. Eĉ post la okupiĝo fare de la Bojoj daŭris loĝado biberg-a. En 1343 dokumente menciatas bieno de la Biburg-oj el la posedoj de la senjoroj de Kuchl. En 1437 konatas nome certa Chuntz von Pypurg. Laŭdire uzitis sthonoj de la burgo post la fajrego de 1811 por rekonstrui domojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Moosleitner: Das Saalfeldener Becken in vor- und frühgeschichtlicher Zeit. Ĉe: 50 Jahre Diabas-Tagbau in Saalfelden 1927-1977 (=Leobener Grüne Hefte, 170). Montan-Verlag, Wien 1977, p. 27-28
  • Fritz Moosleitner: "Eine Weihegabe für Cernunnos." Ĉe: Salzburg Museum (eld.): Das Kunstwerk des Monats, Kunst und Kulturgeschichte der Stadt und des Landes Salzburg, 7-a jarkolekto, folio 77.
  • Susanne Sievers, Otto Helmut Urban, Peter C. Ramsl: Lexikon zur Keltischen Archäologie. (=Mitteilungen der prähistorischen Kommission der Österreichischen Akademie der Wissenschaftenm 73). Volumo 2. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2012, ISBN 978-3-7001-6765-5, p. 1620.
  • Friederike Zaisberger & Walter Schlegel: Burgen und Schlösser in Salzburg. Pongau, Pinzgau, Lungau, Birken-Reihe, Wien 1978, ISBN = 3-85030-037-4

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Alte Steinbrüche und ihr kulturgeschichtliches Potential |titelerg=Der Cernunnos vom Heiligen Biberg bei Salzburg". Arkivita el la originalo je 2022-08-08. Alirita 2022-11-03.
  2. Friederike Zaisberger & Walter Schlegel (1978), p. 130
47.42512.813