Kemia kombinaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kemia kombinaĵo estas substanco kiu konsistas el almenaŭ du elementoj kemie ligitaj en fiksita proporcio laŭ maso.

Karakteroj de kemia kombinaĵo

Ligoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kemia ligo.

La atomojn en la molekulo kuntenas ligoj, aŭ kovalentaj ligoj aŭ jonaj ligoj (vidu je Kemia ligo). Ekzemple, H2O estas kuntenata de kovalentaj ligoj. Natria klorido estas kuntenita de jonaj ligoj.

Pliprecizigi la difinon

Ekzistas esceptoj al la supra difino. Specifaj kristalaj kombinaĵoj estas konsiderataj kemiaj kombinaĵoj malgraŭ ke ilia konsisto varias laŭ la kunesto aŭ ne de elementoj kaptitaj en la kristala strukturo. Iuj kombinaĵoj konsiderataj kemie identaj povas havi diversajn kvantojn de pezaj aŭ malpezaj izotopoj de la konsistaj elementoj, kiuj iomete variigas la proporcion de elementoj laŭ maso. Tial kombinaĵo povas esti ne tute homogena, sed por plejaj celoj en kemio, oni povas konsideri ĝin tia.

Ne ĉiuj molekuloj estas kombinaĵoj. La duatoma molekulo de hidrogeno, reprezentata per H2, estas homonuklea (konsistas el atomoj de nur unu elemento), do oni ne konsideras ĝin kombinaĵo. Kombinaĵoj estas puraj substancoj kiuj enhavas almenaŭ du elementojn kombinitajn laŭ specifa fiksita proporcio.

Kompari kombinaĵojn kaj miksaĵojn

Kombinaĵoj havas malsamajn fizikajn kaj kemiajn atributojn al iliaj konsistigaj elementoj. Ĉi tiu estas la ĉefa kriterio por distingi inter kombinaĵo kaj miksaĵo de elementoj aŭ substancoj: la atributoj de miksaĵo ĝenerale estas similaj aŭ rilataj al la atributoj de ĝiaj konsistigaĵoj. Alia kriterio estas ke la konsistigaĵoj de miksaĵo ofte estas apartigeblaj per simpla fizika procedo, ekzemple filtrado; tiuj de kombinaĵo ofte estas nur malfacile apartigeblaj. Plue, kiam kombinaĵo formiĝas el ĝiaj konsistigaĵoj, kemia ŝanĝo okazas, per kemiaj reakcioj. Miksaĵoj estas fareblaj per nura mekanika miksado.

Ekzemplo de miksaĵo, kiun oni ofte erare konsideras kombinaĵo, estas alojo. Oni faras ĝin mekanike, plej ofte varmigante ĉiujn konsistigaĵojn kaj rapide malvarmigante por ke la konsistigaĵoj estu "kaptitaj" en la baza metalo.

Formulo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kemia formulo.

Kemiistoj priskribas kombinaĵojn per formuloj en diversaj formoj. Por molekuloj, oni uzas la formulon de la molekula unuo. Por polimeraj materialoj, ekzemple mineraloj kaj multaj metalaj oksidoj, oni uzas la empirian formulon, ekzemple NaCl por kuirsalo. La ordo de elementoj en molekula kaj empiria formuloj estas : C (karbono), poste H (hidrogeno), kaj poste la aliaj elementoj alfabete. Tiel trifluoridaceta acido havas la formulon C2HF3O2. Pli detalaj formuloj donas strukturan informon: trifluoridaceta acido havas alian formulon CF3CO2H. Aliflanke, formuloj de neorganikaj kombinaĵoj ofte ne enhavas strukturan informon, ekzemple H2SO4, kiu ne havas ligojn H-S. Pri informa formulo estas O2S(OH)2.

Elementoj formas kombinaĵojn por fariĝi pli stabilaj. Ili fariĝas pli stabilaj kiam ili enhavas kiel eble plej da elektronoj en sia ekstera energinivelo: kutime aŭ du aŭ ok valentaj elektronoj. Pro tio noblaj gasoj tre malofte reakcias: ili jam enhavas ok valentajn elektronojn en sia ekstera energinivelo (du elektronoj por heliumo). (Ligo al pliaj detaloj???)

Fazoj kaj termaj atributoj

Iuj kombinaĵoj povas havi plurajn fazojn. Ĉiuj kombinaĵoj povas ekzisti kiel solido, ĉe sufiĉe malaltaj temperaturoj. Kombinaĵoj eble ankaŭ ekzistas kiel likvo, gaso kaj en maloftaj kazoj, eĉ plasmo. Ĉiuj kombinaĵoj malkombinas kiam sufiĉe varmigitaj. La temperaturo je kiu tiu okazas nomiĝas la malkombina temperaturo. Malkombinaj temperaturoj ne estas precizaj kaj dependas de la rapido de varmigado/ŝanĝo de temperaturo. Je sufiĉe altaj temperaturoj, ĉiuj kombinaĵoj, aŭ post malkombinado aŭ dum ili malkombinas, fragmentiĝas en pli malgrandajn kombinaĵojn aŭ individuajn atomojn.

Iuj kristalaj kombinaĵoj povas ekzisti en diversaj formoj, ekzemple CaCO3 kiu povas esti kalcito, aŭ aragonitovaterito.

CAS-numero

Ĉiu kemia kombinaĵo priskribita en la kemia literaturo posedas unikan numeran identigilon, ĝian CAS-numeron.

Bildaro

Vidu ankaŭ