Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Újkér)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Katarina de Aleksandrio
Interno de Kirko Katarina de Aleksandrio en Újkér
Interno de Kirko Katarina de Aleksandrio en Újkér
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Újkér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Csepreg
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Katarina de Aleksandrio estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Újkér (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko jam funkciis en tiu vilaĝo kirko. En la malfrua 16-a jarcento luteranoj profitis ĝin. La katolikoj reakiris ĝin en 1661. Oni plene trakonstruis la preĝejon depost 1730. La nun videbla formo estas videbla ekde 1873, tiam oni konstruis la krucnavon. La orgeno ekfunkciis en la 1930-aj jaroj. Ekstera renoviĝo okazis en 2011.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. La fasado konsistas ĉefe kaj meze el kvadrata turo, kies pinto estas okan gula piramido. La enirejo troviĝas en la malsupra parto de la turo. La navo havas ankaŭ krucnavon antaŭ la sanktejo. La navo finiĝas en duonronda sanktejo. Interne galerio etendiĝas por la orgeno. Kontraŭe sur muro de la sanktejo estas videbla fresko pri martireco de Katarina pentrita en 1968. La ĉefaltara bildo prezentas fianĉiniĝon de Katarina pentrita en 1883. En la navo diversaj skulptaĵoj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.