Kirono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirono kaj Aĥilo

Kirono – (aŭ Ĥirono) helene Χείρων [Ĥejron] mano – estas laŭ la helena mitologio filo de Krono kaj la oceanidino Filira. Li havis duajn naturojn, unu homan kaj alian ĉevalan, ĉar lia patro prenis a formon de ĉevalo por kuniĝi kun sia patrino.

La legendo rakontas ke Krono enamiĝis pro Filira kaj deziris amori ŝin, ĉi tiu ne korespondante al la amsentoj de la dio transformiĝis en ĉevalino por kaŝi sin, sed la amanto malkovris la fuĝantinon, transformiĝis en ĉevalo kaj kaptoprenis ŝin. De tiu kuniĝo naskiĝis Kirono, duone homo kaj duone ĉevalo. La patrino terurita de la monstra aspekto de la filo, forlasis lin. Kortuŝitaj de la sufero de la infano, la dioj prenis kaj edukis lin en Olimpo.

Alia variaĵo de la mito diras ke li loĝis kun sia patrino en kaverno sur la monto Peliono kie li estis zorge edukita. Oni diras ke li estis instruita en ĉiuj homaj artoj kaj naturaj sciencoj kaj estis edukisto de la herooj, inter ili, Jazono, Peleo, Aĥilo kaj Asklepio. Sed la arto kiun li plej perfekte scipovis estis kuraci, ĉar li estis vundita kuracisto. Kiam okazis la militfrakaso de la Centaŭroj fare de Heraklo, Kirono kiu estis lia amiko kaj apudis lin estis hazarde vundita de venenita sago de la filo de Alkmeno. La centaŭro aplikis pansaĵon sur la vundo, sed vane, ĝi estis nekuracebla. Sin tirita al sia kaverno, Kirono deziris morti, sed tion li ne povis, ĉar li estis nemortema. Finfine, Prometeo, kiu naskiĝis mortema, transdonis al li la rajton morti kaj la bonfarema Centaŭro povis fine ripozi. Oni rakontas ke Kirono supreniris al ĉielon sub la formo de la konstelacio de Sagitario.

Vidu ankaŭ