Kirova provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirova provinco
Кировская область
Flago Blazono
Situo de Kirova provinco en Rusio
Ĉefurbo Kirov
58°36′N 49°39′E
La plej granda urbo Kirov (457 578 (2002))
Guberniestro Nikita Beliĥ ekde la 15-a de januaro 2009
Areo 120 800 km²
Loĝantaro (2002)
 – entute
 – denseco

1 503 529
12,45 / km²
Tempozono
 – somere
+3
UTC+4
Fondita 1934
Retejo www.gov-vyatka.ru

Kirova provinco, ruse (Ки́ровская о́бласть [Kirovskaja oblast]) estas provinco en norda parto de Eŭropa Rusio. Ĝi limiĝas en nordo al Arĥangelska provinco kaj Respubliko Komiio, en oriento al Permja regiono kaj Udmurtio, sude al respublikoj Tatario kaj Mariio kaj okcidente al Niĵnij-Novgoroda provinco, Kostroma provinco kaj Vologda provinco.

Geografio

Kirova provinco situas en orienta parto de Orient-eŭropa ebenaĵo. La orienta parto de la provinco apartenas al Kama altebenaĵo La plej granda rivero estas Vjatka kiu fluas al Volgo. En nordorienta parto estas rivero Kama.

Loĝantaro

La loĝantaro de Kirova provinco estas ĉ. 1,5 milionoj. La plej granda urbo estas Kirov. La plej granda parto el loĝantoj estas rusoj kaj minoritatoj estas tataroj, udmurtoj kaj marioj.

Historio

Kirova provinco estas malnova loĝregiono de udmurtoj kaj aliaj finn-ugraj popoloj. Novgorodaj komercistoj fondis en 1374 la urbon Hlinov (nuna Kirov). Ĉirkaŭ la urbo formiĝis Vjatka respubliko, kiu estis kunligita al Rusio en 1489.