Kiskundorozsma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiskundorozsma [kiŝkundoroĵma] estas iama vilaĝo kun titolo vinvilaĝo 7 km-ojn okcidente de Szeged (Hungario), sed parto de Szeged ekde 1973.

Ventomuelejo en Kiskundorozsma

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de Dorozsma estis menciita en 1138 en donaca dokumento en formoj Durusma, Drusma. La komunumo longe estis fiŝkaptista vilaĝeto havanta jam en la 13-a jarcento abatejon, kiun la turkoj detruis kaj ties ŝtonojn uzis en la fortikaĵo de Szeged. En 1831 ankaŭ en tiu vilaĝo mortis multe pro epidemio ĥolero. En 1879 la inundo detruis ankaŭ Dorozsma-n. Spite la detruojn la vilaĝo longe estis distriktejo.

Ĉiuj hungaroj konas tiu ĉi iaman vilaĝon, ĉar Pista Dankó komponis kanton pri ventomuelejo de Dorozsma, kiu tutlande famiĝis. La muelejo mem estas historia monumento. Kiskundorozsma apartenas ekde 1876 al departemento Csongrád, ekde 1973 al urbo Szeged.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.