Kissikátor
Kissikátor (kiŝikAtor) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Ózd.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Alto super marnivelo: 232 m
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 3627
- Telefonprefikso: 48
Situo
Kissikátor situas en valo, laŭ rojo nomata pri la proksima Hangony, laŭ la slovaka landlimo, fine de longa sakovojo el Ózd. La lasta troviĝas 11, Borsodnádasd 14, Miskolc 66 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1379. La vilaĝo senhomiĝis post la mezepoko pro la senĉesaj bataloj. Post Traktato de Trianon la komunumo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas kulturdomo.
Vidindaĵo
- romkatolika rondkapelo omaĝe al (Eta) Dipatrino el la 12-a jarcento, en 1764 plejparte barokiĝis