Kivifrukto
Kivo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Verdaj kivoj
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Actinidia deliciosa, Actinidia chinensis | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kivo estas manĝebla frukto de la ĉina aktinidio (Actinidia deliciosa, Actinidia chinensis).
Pro ĝi aktinidio estas multlande kulturata, sed precipe en Novzelando, kie ĝi akiris sian nomon de la tiea nacia birdo kivio; oni foje aŭdas la formon "kivi-frukto". La novzelanda frukt-eksporta kompanio Turners and Growers ek de 1959 propagandis la frukton kaj per la nom-elekto ligis ĝin al la lando. En 1974 la nomo iĝis oficiala en frukto-komerco.
Kultivistoj produktis diversajn specojn de kivoj. La plej disvastigitaj estas ovo-formaj kaj havas longon inter 5 kaj 8 cm. Ilia ŝelo estas ore bruna kaj havas mallongajn harojn; la karno estas verda aŭ flave verda. La nigraj semetoj estas manĝeblaj. Ekzistas ankaŭ senharaj specoj, konsiderinde malpli grandaj.
Orkolora Kivo, kun flava sarkokarpo, pli dolĉa kun malpli acida gusto, estas nova kultiva grupo produktata de la New Zealand Crown Research Institute (Novzelanda krona esplorinstituto).
Nutra valoro
100 g da freŝa produkto:
Ora | |
Energia valoro | 54,9 kkal/226,8 kĴ |
Karbonhidrato | 11,3 g |
Proteino | 1,3 g |
Graso | 0,6 g |
Fibro | 1,4 g |
Vitamino C | 108,9 mg |
Vitamino E | 2,2 mg |
Natrio | 0,003 mg |