Kiwi (ciraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malfermita ladskatolo de ciraĵo Kiwi montrante la supran malfermilon.

Kiwi estas markonomo de ciraĵo, unue fabrikita en Aŭstralio en 1906 kaj almenaŭ ĝis 2005 vendita en preskaŭ 180 landoj. Iam posedita de la Sara Lee Corporation ekde 1984, ĝi estis vendita en 2011 al S. C. Johnson. Ĝi estas la hegemonia marko de ciraĵo en kelkaj landoj, kiaj Britio kaj Usono, kie ĝi havas ĉirkaŭ du trionojn el la merkato.

Tiu ciraĵo estis disvolvigita en Aŭstralio fare de William Ramsay kiu nomigis ĝin Kiwi laŭ la nefluga birdo endemia de Novzelando, hejmo de lia edzino, Annie Elizabeth Meek Ramsay. Ties sukceso en Aŭstralio etendiĝis transmaren kiam ĝi estis adoptita kaj de brita kaj de usona armeoj en la Dua Mondmilito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]