Kneževo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kneževo, hungare Főherceglak estas vilaĝo kaj samtempe centro de en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Popovac. En ambaŭ lingvoj oni rekonas la vorton ĉefprinco.

Situo

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo sen trapasejo, laŭ ĉefvojo Mohács-Osijek.

Historio

Hungaroj alvenis en 896 kaj fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), al distrikto de Siklós, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj