Knud Thorbjörn Hansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Knud Thorbjörn Hansen
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1902 (1902-01-23)
en Kopenhago
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Hildegard Hansen
Infanoj 4
Okupo
Okupo esperantistoapotekisto
vdr

Knud Thorbjörn HANSEN (naskiĝis la 23-an de januaro 1902 en Kopenhago) estis dana esperantisto kaj apotekisto. Li estis esperantisto de 1918 kaj UEA-delegito de 1921, de 1932 en Nörresundby. En 1928 li edziĝis al la germana esperantisto Hildegard Gerisch en Auerbach (Vogtland). La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin. La paro pasigis sian komunan vivon en Danio kaj havis kvar infanojn.