Kocsér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kocsér (koĉEr) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Cegléd.

Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) en Kocsér

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Urbo Nagykőrös estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kumanoj fondis la vilaĝon, tial ili apartenis al aŭtonomio Kiskunság (=Kumanujo). La unua skriba mencio okazis en 1488. Dum la turka erao ĝi senhomiĝis. En 1745 la jasoj kaj kumanoj reaĉetis la komunumon, kaj la kampoj apartenis al Jászapáti. En 1883 katolika preĝejo konstruiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj kamparanoj.

En la tombejo estas videbla ruinaĵo, kiu estis iam preĝejo de la kumanoj. Apud la vilaĝo troviĝas ĉardo (gastejo) havanta la nomon Kutyakaparó. Pri ĝi Petőfi faris faman poemon.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kocsér naskiĝis geodeto József Ádám.