Kodekso de Leningrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kodekso de Leningrado (Codex Leningradensis, L) estas masoreta teksto hebrelingva, aranĝita sur pergameno kaj datita je la 1008. Krom la biblia teksto ĝi prezentas la vokalajn signojn inventitajn da la masoretoj. En apartaj lokoj ĝi estas ornamita per geometriaj dekoracioj (ekzemple, la teksto de la kanto de Miriam en la Eliro, post la transiro de la Ruĝa Maro, estas aranĝita ondoforme.

La redaktanto, Šemû'ēl ben Ya'ăqōb, deklaras ke mem kopiis en Kairo el originala manuskripto de la masoreta skoliniciatinto 'Ahrōn ben Mōšeh ben 'Āšêr.

La sinsekvo de la libroj estas dispoziciita malsame ol tiu kutima en niaj tagoj: en la kodekso 1-2 Kronikoj antaŭas la Psalmaron, Ijobo antaŭas la Sentencojn de Salomono.

Pro ĝia kompleteco, aŭtoritateco kaj facileco de konsultado, la Codex Leningradensis estis fidinda referenco por la kompilado de diversaj hebreaj biblioj, antaŭe manuskriptaj poste presitaj.

La kodekso estas konservita en Nacia rusa biblioteko en Sankt-Peterburgo (iam Lenigrado, de kie la nomo), katalogita per la siglo "Firkovich B 19 A". La antaŭa posedinto, Abraham Firkovich, akiris la manuskripton en Odesa en 1838, sed ne lasis indikojn pri la pasinto de la kodekso.

En 1935 la manuskripto estis konfidita dum du jaroj al la universitato de Lipsia kie Paŭlo Kahle baziĝis por la tria eldono de la Biblia Hebraica (1937), sur kies modelo poste oni redaktis aliajn hebrejan bibliojn: evidente la Kodekso de Leningrado akceptiĝis kiel Textus Receptus, nome referenca teksto por la sinsekvaj editoraj publikigaĵoj.

Tiu kodekso multege gravas por historio kaj kulturo kaj religio ĉar se la grekaj tekstoj de la Malnova Testamento datas je la tria/kvara/kvina jarcentoj (vidu Codex Sinaiticus, Codex Vaticanus...), tekstoj de hebrelingva biblio datas nur de post la 10a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]