Kolonio Güell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolonio Güell
vilaĝo
Bazaj datoj
Konstrustilo Secesio vd
Estiĝo 1890
Lando Hispanio vd
Situo Santa Coloma de Cervelló
Areo 160
Situo
Geografia situo 41° 21′ 42″ N, 2° 1′ 47″ O (mapo)41.361662.0296Koordinatoj: 41° 21′ 42″ N, 2° 1′ 47″ O (mapo)
Kolonio Güell (Barcelono)
Kolonio Güell (Barcelono)
DEC
Kolonio Güell
Kolonio Güell
Situo de Kolonio Güell
Map
Kolonio Güell
vdr
Kripto de la Kolonio Güell, de Antoni Gaudí.

La Kolonio Güell [guEl] (katalune Colònia Güell) estas unu de la du domaroj de Santa Coloma de Cervelló, Provinco de Barcelono, Katalunio, Hispanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kolonio Güell estis industria kolonio dediĉita al tekstila sektoro. Ĝi ekkonstruiĝis en 1890 laŭ iniciato de la entreprenisto Eusebi Güell, posedanto de la tereno, la antikva bieno Can Soler de la Torre. Güell translokigis tien la industriojn kiujn ili havis en Sants (Barcelono).

Eusebi Güell mendis al Antoni Gaudí la projekton de la Kolonio, kiu disponis el hospitalo, gastejo, lernejo, vendejoj, teatro, kooperativo kaj kapelo, krom la fabrikoj kaj la loĝejoj de la laboristoj, en areo totale de ĉirkaŭ 160 hektaroj. Gaudí faris la planadon de la aro, por kio kunlaboris liaj helpantoj Francesc Berenguer, Joan Rubió kaj Josep Canaleta. Persone li faris la desegnon de la preĝejo, el kiu oni konstruis nur la kripton, ĉar je la morto de la grafo Güell en 1918 liaj filoj abandonis la projekton.

La resto de konstruaĵoj estis farata de la kunlaborantoj de Gaudí: Francesc Berenguer konstruis la Kooperativon (kun Joan Rubió, 1900) kaj la Lernejon (kun sia filo Francesc Berenguer i Bellvehí, 1912-1917); Joan Rubió konstruis diversaajn privatajn domojn, kiaj Ca l'Ordal (1894) kaj Ca l'Espinal (1900); Francesc Berenguer i Bellvehí konstruis siavice la Kulturan Centron Sant Lluís (1915-1917) kaj la Parokejon (1917).

La heredantoj de Eusebi Güell vendis la posedaĵon en 1945 al la familio Bertrand Serra. La industrio tekstila, pro la krizo de la sektoro, estis fermita en 1973.

Populacio[redakti | redakti fonton]

  • 754 loĝantoj (Instituto Nacional de Estadística de España 2010).

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • Latitudo: 41.361301 N
  • Longitud: 2.028179 O

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la municipa teritorio de Santa Coloma de Cervelló sed survoje el Santa Coloma al kvartalo de Ciutat Cooperativa de Sant Boi de Llobregat. Atingeblas per publika transporto per Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya (FGC) el Plaça Espanya de Barcelono je la linioj: S33, S4 kaj S8.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]