Komodo (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Komoda varano

Komodo estas insulo en Indonezio kun areo de 390 km² kaj ĉ. 2000 loĝantoj. La loĝantoj de la insulo estas posteuloj de la iamaj punkaptitoj kaj la lokaj indiĝenoj. La loĝantoj religie grandparte estas islamkredantoj

La insulo apartenas al Malgrandaj Sundaj Insuloj kaj estas parto de la Nacia Parko Komodo. La insulo precipe konata pro la tie vivanta Komoda varano. Krom tio, la akvoj ĉirkaŭ la insulo estas ŝatataj submerĝaj lokoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Komodo situas inter Sumbawa en okcidento kaj Flores en oriento.

Biogeografie ĝi troviĝas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Multaj turistoj alvenas el Balio al Komodo, por vidi la flaŭron kaj faŭnon de Komodo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/06, paĝo 18: La drakoj de Komodo verkita de Wim De Smet.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]