Agno (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Agno)
Komunumaro Agno
Blazono de la komunumaro Agno
Flughaveno de Lugano en Agno
Mapo de la komunumaro Agno
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Ĉefloko Agno
Koordinatoj  46° 0′ N 8° 54′ O / 46.000 °N, 8.900 °O / 46.000; 8.900 (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ N 8° 54′ O / 46.000 °N, 8.900 °O / 46.000; 8.900 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8452 (2011-12-31)
Areo 15,50 km²
Loĝantardenseco 545,3 loĝantoj/km²


La komunumaro Agno estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 8452 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo Agno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Ango etendiĝas laŭlonge de la suba parto de la rivero Vedeggio ĝis ties alfluo al la Lago de Lugano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Agno pasas la svisa aŭtovojo A2 kaj la kantona vojo de Lugano al Ponte Tresa kaj la vojo de Manno al Ponte Tresa. En Agno situas la internacia Flughaveno de Lugano. Tra la komunumaro pasas la trama etspura fervojo de Lugano al Ponte Tresa.

Komunumoj de la komunumaro Agno[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Agno konsistas (stato en 2013) el 5 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Agno estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Agno Agno 4050 2.5 5141
Bioggio Bioggio 2375 6.0 5151
Cademario Cademario 722 3.9 5161
Muzzano Muzzano 730 1.6 5205
Vernate Vernate 575 1.5 5230
Totale 5 8452 15,50 --


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]