Kongregacio de Filinoj de Virgulino Mario Helpantino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
sankta Maria Dominika Mazzarello

Kongregacio de Filinoj de Virgulino Mario Helpantino (FMA) estas ordenulina socio fondita de Don Bosco kaj sankta Maria Dominika Mazzarello. La fratinoj el tiu ĉi kongregacio nomiĝas salesianinoj. Simile kiel la salesianoj zorgas pri edukado de knaboj, tiel la salesianinoj zorgas pri edukado de knabinoj spirite de preventa sistemo de Don Bosco.