Konstruaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstruaĵo estas homfarita teknika konstrukcio, kiu estas firme ligita kun la grundo kaj nemovebla. Ĝi estas plej ofte destinita por daŭra uzo kaj povas servi al multaj diversaj celoj.
La vorto konstruaĵo nin kutime pensigas pri ĉiaj specoj de domo, sed ekzistas ankaŭ aliaj konstruaĵoj, kiuj ne estas dom-formaj. Vidu edifico.

Disdividoj laŭ funkcio

Konstruaĵo povas estis ejo, en kiun la homo povas enpaŝi kaj kiu konvenas aŭ estas destinita por protekto de homoj, bestoj aŭ objektoj kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo. Tia konstruaĵo havas murojn , plafono(j)n kaj tegmenton kaj eble ankaŭ kelon. En la ĉiutaga parolo ĝi nomiĝas plej ofte domo.

La domformajn konstruaĵojn oni grupigas ĉefe laŭ tio, ĉu ili servas por loĝi (loĝdomoj) aŭ ne (ne-loĝdomoj).
Oni povas pli precizigi la grupigon laŭ funkcio aŭ posedo:
  • religia konstruaĵo kiel kirko, sinagogo, pagodo, templo
  • sociaj konstruaĵoj: registara konstruaĵo, parlamento
  • privataj konstruaĵoj: familidomo, vilao, plurfamilia domo, bangalo, garaĝo
  • komunumaj konstruaĵoj: lernejo, teatro, operejo, banejo, sporthalo, stadiono
  • komercaj konstruaĵoj: magazeno, banko, hotelo, restoracio
  • industriaj konstruaĵoj: muntejo, fabriko, uzino
  • agrikulturajn konstruaĵoj: stalo
  • dumtempaj konstruaĵoj: tendo, ekzpozicia pavilono, vendobudo
  • aliaj : feriejo, kabano, kiosko, kajuto, barako, amasloĝejo, klubejo

Konstruaĵo ankaŭ povas esti ne-doma ero de substrukturo.

  • Provizaj konstruaĵoj: akvo- , poluakvodukto, akvopuriga instalaĵo, digo
  • Konstruaĵoj por subĉielaj aranĝaĵoj: subĉiela teatro, stadiono, subĉiela banejo
  • Dumtempaj konstruaĵoj: subĉiela scenejo, skafaldo, dumtempa barilo

Pliaj diferencigoj

Oni povas grupigi la konstruaĵojn ankaŭ laŭ diversaj pliaj kriterioj:

laŭ situo

oni disdividas la konstruaĵojn je surteraj konstruaĵoj kaj subter(nivel)aj konstruaĵoj.

laŭ konstruo kaj materialo

Ekz.:
masiva konstruaĵo, masonaĵ-konstruaĵo, skeletkonstruaĵo, trabfaka konstruaĵo, adobokonstruaĵolignokonstruaĵo, slabokonstruaĵo

laŭ formo, strukturo

Ekzistas solastarantaj konstruaĵoj (solodomo) same kiel ĝemeldomoj kaj ĉendomoj. Ankaŭ altkonstruaĵo, nubskrapulo, turo, pluretaĝa domo, ktp.

laŭ energikonsumo

Ekzistas etenergion-konsuma domo, pasivdomo ĝis la t.n energiodonanta domo.

Vidu ankaŭ