Janbiano (ĉine延边, pinjine: Yanbian, koree옌볜, laŭ korea lingvo en Ĉinio 연변) estas korea aŭtonoma prefektujo en la sudoriento de la provinco Ĝilinio de la Popola Respubliko de Ĉinio, tuj norde de la limo kun Nord-Koreio. La teritorio de Janbiano limiĝas norde de Hejlongĝjango, okcidente de la urboj Baiŝano (ĉine 白山; pinjine Báishān) kaj Ĝilino, sude de la provinco Nord-Hamgjong de Nord-Koreio kaj oriente de la Ĉemara Regiono (ruse Примо́рский край, latinliterigite Primorskij kraji) de Rusio. Janbiano estas nomita la aŭtonoma prefektujo pro la granda nombro de koreoj kiuj vivas en la regiono. La prefektuja ĉefurbo estas Janĝio (koree옌지 시, ĉine延吉市, pinjine: Yanji, kaj la tuta areo estas 42 700 kvadrataj kilometroj.