Kornél Sziklay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Sziklay
Kornél Sziklay
Kornél Sziklay
Persona informo
Naskonomo Stein Samu
Naskiĝo la  7-an de decembro 1869(nun 1869-12-07)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 6-an de aŭgusto 1919
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Frat(in)o Szeréna Sziklai
Edz(in)o Rózsa Szilassy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kornél Sziklay [siklai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sziklay Kornél estis hungara aktoro, teatrestro, komikisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Stein Samu [ŝtejn ŝamu] ĝis 1904, lia prenita familia nomvarianto estis Sziklai. Lia edzino estis Rózsa Szilassy, lia fratino estis Szeréna Sziklai.

Kornél Sziklay[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1869 en Pest (urbo), li mortis la 6-an de aŭgusto 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Sziklay devenis el juda familio. Li debutis kiel aktoro en Szentendre en 1887. Li estis aktoro poste ekzemple en teatra kompanio de Lajos Makó (1890–1891), en 1891 en Miskolc ĉe Imre Halmai, ĉe Gerő Aradi (1892–1893), en Győr ĉe János Komjáthy. En la teatra jaro 1896 li estis membro de la ĵus malfermita Gaja Teatro. Inter 18971905 li estis membro de Teatro Magyar, dum en 1904 li fondis malgrandan teatron, baldaŭ ankaŭ kabaredon. Li verkis teatraĵojn. Li edziĝis en 1900.

Liaj teatraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rendez-vous (muzika komikaĵo, 1893)
  • Mike Dénes leánya (popola teatraĵo, 1897)
  • Napoleon (muzika teatraĵo, 1903)

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj trupanoj de Sziklay[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]