Korvalvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1. dekstra atrio, 2. maldekstra atrio, 3. supra kavovejno, 4. aorto, 5. pulmarteria trunko, 6. pulmaj vejnoj, 7. mitrala valvo, 8. aorta valvo, 9. maldekstra ventriklo, 10. dekstra ventriklo, 11. malsupra kavovejno 12. trikuspida valvo, 13. pulmarteria valvo,

En la koro estas kvar korvalvojkorklapoj, kiuj povas fermi la sangofluon inter la atrioj kaj la ventrikloj kaj inter la ventrikloj kaj la arterioj. La funkcio de la valvoj estas preventi la retrofluon de la sango. La valvoj konsistas el materialo de la endokardio, la plej interna tavolo de la korparieto.

La sonoj, kiujn la koro produktas, estas tiuj de la korvalvoj.

La korvalvoj[redakti | redakti fonton]

Valvo Nombro de klapoj Sangdeveno Sangcelo
Trikuspida valvo 3 Dekstra atrio Dekstra ventriklo
Mitrala/bikuspida valvo 2 Maldekstra atrio Maldekstra ventriklo
Pulmarteria valvo 3 Dekstra ventriklo Pulmarteria trunko
Aorta valvo 3 Maldekstra ventriklo Aorto

[1][2]

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Stenozo[redakti | redakti fonton]

Stenozo[3] estas la mallarĝiĝo de valvo, kio limigas la fluon de sango tra la valvo. Tiu malsano povas esti denaska difekto aŭ kaŭzita de infekto,[4] tumoro aŭ brusta radiado por kancerotraktado.[5]

Regurgitado[redakti | redakti fonton]

Regurgitado estas la inversa fluo de sango tra valvo, kiam la valvo devus esti fermita por malebligi tian fluon. Tia inversa fluo reduktas la efikecon de la elĵeto de sango kaj pliigas la premon al la sangofonto, kio povas kaŭzi kongeston. En severaj kazoj povas okazi restrukturado de la koro, ekzemple hipertrofio, t.e. dikiĝo de la kormuskolo por daŭre atingi la necesan sangofluon antaŭen.[6][7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]