Kosmopramo Columbia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Columbia dum STS-107

Columbia ([kolumbja]) estis usona kosmopramo. Ĝi estis la unua plurfoje uzebla kosmoveturilo. La konstruado finiĝis en marto 1979 kaj la unua flugo okazis en aprilo 1981 (STS-1). Ĝia interna kodnomo estas OV-102. Ĝi disrompiĝis la 1-an de februaro 2003 dum reveno en la teran atmosferon.

Columbia estis nomita laŭ la ŝipo per kiu la usona ŝipestro Robert Gray velis en 1787 de Masaĉuseco al Ĉinio por aĉeti teon. Post tri jaroj li revenis al Ameriko ĉirkaŭvelinte la mondon. Ankaŭ la navigejo de Apollo 11 nomiĝis Columbia.

Misioj

Columbia dum STS-1
Nr. Startdato Kodnomo
1 1981-04-14 STS-1
2 1981-11-12 STS-2
3 1982-03-22 STS-3
4 1982-06-27 STS-4
5 1982-11-11 STS-5
6 1983-11-28 STS-9
7 1986-01-12 STS-61-C
8 1989-08-08 STS-28
9 1990-01-09 STS-32
10 1990-12-02 STS-35
11 1991-06-05 STS-40
12 1992-06-25 STS-50
13 1992-10-22 STS-52
14 1993-04-26 STS-55
15 1993-10-18 STS-58
16 1994-03-04 STS-62
17 1994-07-08 STS-65
18 1995-10-20 STS-73
19 1996-02-22 STS-75
20 1996-06-20 STS-78
21 1996-11-19 STS-80
22 1997-04-04 STS-83
23 1997-07-01 STS-94
24 1997-11-19 STS-87
25 1998-04-13 STS-90
26 1999-07-23 STS-93
27 2002-03-01 STS-109
28 2003-01-16 STS-107

Membroj de la lasta skipo

Oficiala foto de la sep membroj de la misio STS-107

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj