Ilan Ramon

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilan Ramon

Ilan RAMON (naskiĝis la 20-an de junio 1954; mortis la 1-an de februaro 2003) estis israela astronaŭto, kiu partoprenis la tragikan flugon de la usona kosmopramo Columbia la 16-an de januaro 2003. Re-enirante la atmosferon Columbia kraŝis kaj forbrulis kun ĉiuj 7 astronaŭtoj.

Ramon kunprenis al la kosmo, kiel simbolon de la Holokaŭsto, desegnon de 16-jara knabo Petr Ginz, "Vidaĵo de la Luno", desegnitan en la koncentrejo Terezín en Ĉeĥio dum la 2-a mondmilito. Petr, mem esperantisto, filo de la eminenta jud-ĉeĥa esperantisto Ota Ginz estis murdita far la nazioj en la koncentrejo Auschwitz.

Nur post la morto de Ilan Ramon publike konatiĝis, ke li estis unu el la ok pilotoj, kiuj en junio 1981 flugis la israelan aeratakon kontraŭ la iraka atomreaktoro Osirak. Ramon estis la plej juna el la ok pilotoj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Oficiala biografio
Ekstera ligilo  Memoraĵo pri Ilan Ramon, STS-107
Ekstera ligilo  Florida today - Columbia lost
Ekstera ligilo  Kolekto de artikoloj pri Ilan Ramon
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj