Kristandemokrata Apelo
Kristandemokrata Apelo (nederlande: Christen-Democratisch Appèl; CDA) estas nederlanda politika partio.
Ĝi fondiĝis en 1980 kiel kunfandiĝo de tri kristanaj partioj: Kristana Historia Unio (Christelijk Historische Unie; CHU), Kontraŭrevolucia Partio (Anti-Revolutionaire Partij; ARP) kaj la Katolika Popola Partio (Katholieke Volkspartij; KVP). La partio estas ĝenerale konsiderata centra-dekstra.
De 1918 ĝis 1994 ĉi-tiuj unuopaj partioj estis seninterrompe en la registaro; ekde 2002 CDA denove estas, post ke ĝi gajnis la elektoj sub Jan Peter Balkenende.